Konstitucia patriotismo

Jürgen Habermas disvastigis la konceptojn de konstitucia patriotismo kaj de diskutema demokratio.

Konstitucia patriotismo estas koncepto rilata al ideologio stamplita de la germana politiksciencisto Dolf Sternberger en 1979 kaj disvastigita sukcese de la filozofo Jürgen Habermas dum la 1980-aj jaroj. Dekomence ĝi estis konceptita kiel respondo al la neceso havigi demokratan enhavon al la germana identeco dum ties rekonstruado post la Dua Mondmilito, post suferi enorman "poluon" fare de la totalisma, antisemida kaj naciisma Tria Regno; aparte ties formulado alportas grandan signifon al la konstruado de modeloj de civilaj socioj post-naciaj post la konstato kaj rekono de la mankoj de la tradicia koncepto de nacio.

La koncepto de konstitucia patriotismo estas rekte interplektita kun la politika tradicio de la respublikismo kaj, kiel tiu, postulas partopreneman konceptigon de la civitaneco, direktita al la serĉado de la komuna bonfarto.[1] Tial, la civitaneco aŭ loĝantaro (respektive individuoj) kiu alproprigas la konstitucian patriotismon ne rilatas unuarange al komuna iama historio aŭ etna deveno, sed ilia kompreno difiniĝas pere de la aliro al komunaj valoroj de demokrata karaktero kiel aperigita en la konstitucio. Tio havas pli da senco kiam oni komparas relative novajn ŝtatojn kiel Australio, Kubo, aŭ Bosnio kaj Hercegovino, kun pli malnovaj ŝtatoj kiel la ŝtato identiĝis delonge kun la nacio, kiel Japanio, Danio aŭ Islando.

  1. Velasco, Juan Carlos (2002): "Patriotismo constitucional y republicanismo", en Claves de razón práctica, nº 125, 33-40. [1]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search